Paralela Universo 2024

Kiel kutime, ni partoprenos la tutmondan eventaron “Paralela Universo.”

Pro veterprognozo de fulmotondro, ni decidis aranĝi subtegmentan eventon, anstataŭ la originala plano de Centre Island. Ni renkontiĝos je 1230 ĉe “Shamrock Bowl and Restobar” por 5-kegla kegloludo. La 5-kegla versio de kegloludo estas specialaĵo de Toronto kaj Ontario, kaj ĝi aparte taŭgas por ĉiuj aĝoj kaj kapabloj, ĉar la pilko estas relative malpeza kaj malgranda. Manĝaĵo aĉetablas ĉe la kegloludejo. Ankaŭ, la kegloludejo troviĝas en la kvartalo “Eta Barato,” kaj ankaŭ estas bierfarejo apude - Godspeed Brewery, do diversaj eblecoj ekzistas por ekskursoj post la kegloludado. Por samtagaj ĝisdatigoj bonvolu aliĝi al la Telegram-grupo

Bonvolu aliĝi por la evento ĉe Meetup


As usual, we will participate in the worldwide event program “Paralela Universo”.

Because there is a thunderstorm predicted, we decided to do an indoor event instead of the original plan of Cenre Island. We’ll meet at 1230 at the “Shamrock Bowl and Restobar” for 5-pin bowling. The 5-pin version of bowling is a specialty of Toronto and Ontario, and it is well suited for all ages and abilities, because the ball is relatively small and light. Food is available at the bowling alley. Also, the bowling alley is in the neighborhood “Little India,” and there is also a brewery nearby - Godspeed Brewery, so there are various options for destinations after the bowling. For real-time updates please join the Telegram group.

Please register for the event on Meetup